Malaltintensa milito aŭ malaltintensa konflikto estas konflikto en kiu militfortoj estas uzataj selekteme kaj en limigita mezuro por plenumi la celojn de politikaj instancoj. La termino estas uzata por konfliktoj kie almenaŭ unu el la flankoj en konflikto uzas tian metodon; la alia flanko povas aŭ esti egala kontraŭulo kun regula militforto, gerilarmeo aŭ milica grupo, aŭ organizita civila loĝantaro uzanta civilan malobeon aŭ aliajn rimedojn. Oni povas ankaŭ paroli pri malaltintensa militado en certaj kazoj kie gerila armeo agas en limiga maniero [1][2][3].
Inter la landoj kiuj plej multe uzis malalt-intensan militadon estas Britio. Ekzemploj de tio estas la ribelo de Maŭ Maŭ, la malajzia krizo (1948–1960), la adena krizo (1963–1967), la omana krizo (1962–1975), la batalo kontraŭ EOKA en Kipro (1955–1959), kaj la konflikto en Nordirlando (1968–1998) [4][5]. Ekde la Dua Mondmilito, britaj trupoj partoprenis pli ol kvindek malaltintensajn militojn [6].
© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search